János Kájoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Originala memportreto

János Kájoni (ka:joni), (latine: Johannes Caioni, rumane: Ioan Căianu) estis franciskano rumandevena, eklezia verkisto, komponisto.

Li naskiĝis la 8-an de marto 1629 en Transilvanio en Jegenye (nuntempa Leghia en Rumanio). Li mortis la 25-an de aprilo 1687 en Transilvanio en Szárhegy (nuntempa Lăzarea en Rumanio).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Căianu lernis komence en Kolozsvár kaj Ĉikŝomjo, poste li lernis teologion en Nagyszombat. Li estis konsekrita pastro en 1655. De 1663 Căianu Ioan fariĝis domestro en Ĉikŝomjo. Tie li rekonstruigis en 1668 la lernejon, kiun detruis la tataroj. Li fondis presejon en Ĉikŝomjo en 1675, kie oni presis ĉefe lernolibrojn. Li fondis monakejon en Mikháza. Li estis domestro ankaŭ tie kaj pli malfrue en Szárhegy.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Organo-Missale (1667},
  • Sacri Concentus (1669),
  • Cantionale catholikum kantkolekto sen muziknotoj (1676),
  • Kodekso Caioni/Căianu (post 1676).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jénáki Ferenc: Kájoni János énekeskönyve és forrásai. Kolozsvár, 1914.

Fonto[redakti | redakti fonton]