János Kéry
János Kéry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1637 en Kiarov |
Morto | 3-an de marto 1685 (47-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | János Kéri von Ipolyker |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • teologo • homsciencisto • katolika episkopo |
Barono János Kéry [jAnoŝ kEri] laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéry János estis hungara pastro, teologo, episkopo, preposto, monaĥo. Lia nobela antaŭnomo estis ’’ipolykéri’’.
János Kéry [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1637 en Ipolykér (nuntempa Kiarov en Slovakio). Li mortis la 3-an de marto 1685 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Kéry lernis teologion en Vieno, kie li doktoriĝis en 1655. En la sekva jaro li aliĝis al la paŭlanoj en Lepoglava. Inter 1658-1662 li plulernis, poste li ekinstruis en monaĥejo de Lepoglava. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- instruisto kaj sekretario en 1666 en Nagyszombat
- monaĥestro en 1669
- titulara episkopo de Szerém kaj preposto en Esztergom en 1676
- titulara episkopo de Csanád en 1678
- episkopo en Vác en 1681
En 1684 li rifuĝis el Vác pro atako de turkoj.
Liaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- ’’Rex Thaumaturgus, Sive S. Ladislaus Rex Hungariae, Inclitae Nationis Vngaricae In...’’ (1654)
- ’’Lvgvbris Panegyricus In Solennibus Exequijs Spect. ac Magn. Dni Petri Kglevich Liberi Baronis de Busin,,,’’ (1665)
- ’’Universae Philosophiae Scolasticae Tomus I., II., III.’’ (1673)
- ’’Panegyres et Orationes’’ (1685)