János Keserüi Dajka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KESERÜI DAJKA János (pr. keŝeryi) estis hungara reformita episkopo naskita en Érkeserű en la jaroj 1580 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 18-an de majo 1633.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Keserüi Dajka studis en Debreceno, poste en la universitatoj de Wittenberg, Marburg kaj Heidelberg. Reveninte en 1611 li iĝis predikisto de Várad. En 1615 invitis lin Gabrielo Bethlen pastro al Gyulafehérvár, same kortega predikisto. De 18-a de novembro 1618 ĝis sia morto li estis episkopo de la eklezidistrikto de Transilvanio. En 1617 li havis publikan religidisputon kun unitaritariismuloj en ĉeesto de la reganto. Lian plej gravan reformitan kantlibron sub nomo Öreg Graduál post lia morto eldonis István Geleji Katona en Gyulafehérvár en 1636.

Fonto[redakti | redakti fonton]