János László Pyrker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Ladislao Pyrker
aŭstra-hungara ekleziulo kaj poeto
Johano Ladislao Pyrker ĉ. en 1830
Johano Ladislao Pyrker ĉ. en 1830
Persona informo
János László Pyrker Felsőőri
Naskiĝo 2-an de novembro 1772 (1772-11-02)
en Nagyláng
Morto 2-an de decembro 1847 (1847-12-02) (75-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatinaitalahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono vd
Abato de Monaĥejo Lilienfeld
Dum 1812
Episkopo de Spiš/Zips
Dum 18181820
Patriarko de Venecio
Dum 18201826
Ĉefepiskopo de Eger/Erlau
Dum 18261847
Antaŭulo István Fischer de Nagy
Sekvanto József Lonovics de Krivina
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Ladislao PYRKER de Felső-Eör, germane Johann Ladislaus Pyrker, hungare Pyrker János László [ja:noŝ la:slo:], estis aŭstra-hungara monaĥo, abato, ĉefepiskopo, germanlingva poeto, mecenato, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1844). Lia nobela antaŭnomo estis Felső-Eöri ("de Felső-Eör").

Johano Ladislao Pyrker [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1772 en Nagyláng (nun parto de Soponya). Li mortis la 2-an de decembro 1847 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Ladislao Pyrker komence lernis en Székesfehérvár, kie la instruistoj estis ekzemple Pál Ányos kaj Benedek Virág. Inter 1787-1789 li plulernis en akademio de Pécs. En 1790 li iĝis oficisto en Buda. En 1792 li aliĝis al cistercianoj en Lilienfeld kaj li lernis teologion en Sankt Pölten. En 1796 li pastriĝis, poste li plenumis diversajn ekleziajn oficojn. En 1812 li estis elektita abato en Lilienfeld, en 1818 episkopo, en 1820 patriarko de Venecio. Tie li kolektis pentraĵojn kaj muzikilojn. En 1827 li estis nomita ĉefepiskopo de Eger. En la urbo li fondis lernejon por instruistoj, kuracbanejon, krome li konstruis Bazilikon de Eger. En 1836 li donacis la pentraĵojn al Hungara Nacia Muzeo, li helpis al la malriĉuloj. Li verkis germanajn poemojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkaro (elekto), (germane)[redakti | redakti fonton]

  • Historische Schauspiele (1810)
  • Tunisias (1819, 1826) - eposo
  • Perlen der heiligen Vorzeit (1821)
  • Bilder aus dem Leben Jesus u. der Apostel (1842, 1843)
  • Mein Leben 1772-1847 (1966) - membiografio

Fontoj[redakti | redakti fonton]