János Martinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Martinszky
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1909 (1909-08-08)
en Pecica
Morto 1-an de septembro 1949 (1949-09-01) (40-jaraĝa)
en Mohács
Mortokialo tifo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • pedagogo
vdr

MARTINSZKY János (martinski) estis hungara pentristo. LI naskiĝis en Ópécska la 8-an de aŭgusto 1909 kaj mortis en Mohács la 1-an de septembro 1949.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martinszky studis en aperta lernejo de István Szőnyi kaj en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto kiel lernanto de István Bosznay kaj Gyula Rudnay. Li translokiĝis Budapeŝton en 1921. Ekde 1936 li estis desegninstruisto en Mohács. Inter 1947 kaj 1949 li instruis arthistorion en la loka gimnazio. Li prezentis siajn kreajaxojn en Mohács (1942), Pécs kaj en la unua hungara grupa ekspozicio de Elvont művészet (Abstrakta arto) (1946).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • VÁRKONYI György: Martinszky János, Pécs, Pro Pannonia, 1997.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Arto en Hungario.
  • [2][rompita ligilo] Kieselbach Galerio kaj Aukciejo (ankaŭ en angla lingvo)