János Nemes (diplomato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Nemes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1629 (1629-11-30)
en Hăghig
Morto 19-an de aprilo 1688 (1688-04-19) (58-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo verkistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NEMES János (pro. nemeŝ), Hidvégi Nemes estis hungara politikisto, taglibristo. Li estis naskita en Hídvég ĉirkaŭ 1630 kaj mortinta en Satmaro la 19-an de aprilo 1688.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Nemes estis unue kortegano de familio Rákóczi. En 1651 li akompanis la junan fianĉinon de Sigismundo Rákóczi, filinon de elektreganto de Pfalz al Sárospatak. Pli poste li aliĝis al reganto Apafi la 1-a kaj ties servo li faris gravan diplomatlaboron. Li estis dufoje en la turka kortego. En 1678 li fariĝis ano de reganta konsilantaro. Lia taglibro postrestis nur en kopiaĵo el 1794 (el originalo nur fragmentoj). Ernő Tóth publikigis ĝin laŭ la kopio konservita en manuskriptejo de Erdélyi Múzeum Egylet kun titolo Hidvégi iíd. Nemes János naplója az 1651 – 1686 évekről en Történelmi Tár (1902 – 03).

Fonto[redakti | redakti fonton]