János Pompéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Pompéry
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1819 (1819-06-21)
en Miskolc
Morto 28-an de septembro 1884 (1884-09-28) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Radical party vd
Familio
Infanoj Elemér Pompéry • Pompéry Aurél vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoadvokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Pompéry [jAnoŝ pompEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pompéry János estis hungara verkisto, ĵurnalisto, advokato, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1859). Li uzis pseŭdonimojn ekzemple: Áldor, Yole, Sarolta, Ervin.

János Pompéry [1] naskiĝis la 21-an de junio 1819 en Miskolc. Li mortis la 28-an de septembro 1884 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Pompéry lernis en sia naskiĝurbo, Eperjes kaj Pest (urbo). Li debutis novelisto en 1841 en Athenaeum (revuo). Li akiris diplomon en 1842. Baldaŭe li estis hejma edukisto ĉe grafa familio. En 1847 li estis advokato en Marcaltő, en la sama jaro li ricevis nobelecon. En la sekva jaro li ricevis postenon en la ministerio, baldaŭe li estis elektita parlamenta deputito. Inter 1850-1852 li estis advokato en Vieno, poste li revenis al Pest, kie li ricevis laboron en redaktejo. En 1861 li fondis ĵurnalon, kiun li redaktis unu jaron.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beszélyek (1853) - noveloj
  • A telivér (1859) - komedio
  • A jogvesztés elmélete és az államjog (1862)
  • Az első magyar általános biztosító társaság fennállásának negyedszázados évfordulóján (1883)

Fontoj[redakti | redakti fonton]