János Rimay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Rimay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1570 (1570-01-01)
en Dolná Strehová
Morto 9-an de decembro 1631 (1631-12-09) (61-jaraĝa)
en Divín
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János RIMAY [jAnoŝ rimai], hungare Rimay János, Esperante Johano Rimay estis hungara poeto, verkisto kaj politikisto. Li estis elstara figuro de la hungara renesanca literaturo.

János Rimay naskiĝis en Hungara reĝlando ĉirkaŭ 1570 en Alsozthergowa (nuntempa Dolná Strehová en la teritorio de nuntempa Slovakio). Li mortis la 9-an de decembro 1631 en Diwín (nuntempa Divín en la teritorio de nuntempa Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Rimay devenis el nobela familio. Lia patro servadis en kortumo de Bálint Balassi, sekve la juna infano bone konis la poeton. Ekde 1605 li havis postenon en kortumo de Stefano Bocskai. Li faris diplomatiajn taskojn, en 1608 li pritraktis kun la turkoj pri la paco. En 1619 li partoprenis la hungaran parlamenton. Baldaŭe li vojaĝis al Konstantinopolo, kiel diplomato. En 1621 li forlasis la kortumon kaj vivis ĝismorte en sia bieno, kie li partoprenis ankaŭ en la loka politiko.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj amaj poemoj
  • diversaj patriotaj poemoj
  • diversaj sakralaj poemoj
  • diversaj filozofiaj eseoj
  • Alsósztregovai és rimai Rimay János államiratai és levelezése (dokumentoj kaj leteroj de János Rimay), (1887)
  • Rimay János Munkái (Verkoj de János Rimay), (1904)
  • Rimay János Összes művei (Ĉiuj verkoj de János Rimay), (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]