János Rolla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Rolla
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1944 (1944-09-30)
en Kőtelek
Morto 7-an de decembro 2023 (2023-12-07) (79-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto • koncertmajstro • artistic director (music) • universitata instruisto • muzikistoviolonisto
vdr

János ROLLA [jAnoŝ], hungare Rolla János estis hungara dirigento, koncertmajstro kaj violonisto.

János Rolla naskiĝis la 30-an de septembro 1944 en Kőtelek kaj mortis la 7-an de decembro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Rolla frekventis muzikann mezlernejon inter 1957-1962, poste muzikan ĉeflernejon por violono inter 1962-1968 en Budapeŝto. Inter 1963-1979 li estris orkestron nomatan pri Liszt Ferenc. Inter 1967-1973 li muzikadis en orkestro de Hungara Radio. Maurice André, Jean-Pierre Rampal, Alexander Schneider, Henryk Szeryng kaj Tamás Vásáry apartenis al liaj partneroj. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Inter 1976-2003 estis eldonitaj diversaj muzikdiskoj pri liaj muzikaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]