János Sajnovics
SAJNOVICS János (ŝajnoviĉ) estis hungara lingvisto, astronomo en Tordas la 12-an de majo 1733 kaj mortinta en Buda la 4-an de majo 1785.
Enhavo |
[redakti] Biografio
En 1748 Sajnovics aniĝis de jezuita ordeno. Li studis filozofion en Nagyszombat, teologion en Vieno kaj fariĝis fakinstruisto en Győr kaj Vieno. Li estis instruisto en Pozsony kaj Eger. Inter 1758 – 60 estis asistanto de Miksa Hell en kortega astronomejo en Vieno, poste ekde 1765 ĝis 1772 li agadis en observejo de Nagyszombat. En 1768 Hell vokis kun si en nordan parton de Norvegujo en insulo Vardö por observi la transiron de planedo Venuso antaŭ la Suno en junio 1769. Ĉiokaze al admono de Hell komencis klarigi la problemojn de simileco inter hungara kaj lapona lingvoj. La 19-an de januaro 1770 la akademio danreĝa elektis lin sia ano. Ekde 1772 li iĝis instruisto de matematiko de akademio de Buda kaj adjunkto de stelobservejo.
[redakti] Ĉefaj verkoj
- Demonstratio Idioma Ungarorum et Lapponum idem esse (Koppenhága-Nagyszombat, 1770 – 1772)
- Idea Astronomiae honoribus regiae Universitatis Budensis dicata (Budae, 1778). –
[redakti] Bibliografio
- Hám Sándor: S. J. élete és Demonstratioja (Esztergom, 1889);
- Herman Ottó: Az északi madárhegyek tájáról (Bp., 1893);
- Kisbán Emil: Tordasi és Kálózi S. J. (Bp., 1942);
- Zsirai Miklós: A modern nyelvtudomány magyar úttörői (I., Bp., 1952);
- Salánki István: Levél S.-ról (Magy. Nyelv, 1964. 2. sz.).