János Somosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Somosi [jAnoŝ ŝomoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somosi János estis hungara teologo, bibliotekisto, lingvisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1834). Lia origina nomo estis Ködöbőcz János, lia pli nova nomo aperis kelkfoje kiel Somossy.

János Somosi [1] naskiĝis la 24-an de majo 1783 en Hungara reĝlando en Bodzásújlak (nuntempa Novosad en Slovakio). Li mortis la 21-an de aŭgusto 1855 en Sárospatak.

János Somosi

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Somosi lernis en Sárospatak, poste li instruis kaj zorgis pri la biblioteko samloke. Post jaroj li plulernis en Göttingen. Hejmenveninta en 1815 li instruis en akademio de Sárospatak, kie post 3 jaroj jam instruis teologion jam kiel profesoro. Li pastriĝis en 1820. Post 3 jaroj li denove iĝis bibliotekisto, krome li havis ankaŭ ekleziajn kaj ŝtatajn taskojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A dogmatika theologiának első vonásai (1827, 1835, 1843)
  • 'Sidó grammatika (Juda gramatiko), (1832-1833)
  • Sankta Biblio (1835) - kiel eldonisto
  • A hittan vázlata (1854)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.