János Suhayda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Suhayda [jAnoŝ ŝuhajda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Suhayda János estis hungara juristo, juĝisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1864). Lia nomo malofte aperis kiel Suhajda.

János Suhayda [1] Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de decembro 1818 en Miskolc. Li mortis la 18-an de septembro 1881 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Suhayda frekventis gimnazion, poste li lernis juron en Pest (urbo). Post la diplomo en 1842 li ricevis postenon en la municipo de Vác. Dum la hungara revolucio de 1848 li instruis en la universitato en Pest. Inter 1851-1861 li estis juĝisto en diversaj urboj. Baldaŭe li ricevis ŝtatajn postenojn, en 1867 li laboris en la jam sendependa ministerio. Ekde 1869 ĝismorte li estis supera juĝisto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Váltójogtan (1851)
  • A magyar polgári anyagi magánjog rendszere (1862, 1864, 1867, 1871, 1874)
  • A honosításról és a külföldiekről (1867)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.