János Sylvester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Sylvester
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1504 (1504-01-01)
en Seini
Morto 6-an de majo 1552 (1552-05-06) (48-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo gramatikisto • verkistotradukisto • filologo vd
Laborkampo renesanca humanismo • bibliologio vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SYLVESTER János, Erdősi Sylvester (silvester) estis hungara humanista sciencisto, Biblio-tradukisto naskita en Szinérváralja ĉirkaŭ en 1504 kaj mortinta en ? antaŭ 6-a de majo 1552.

La titolpaĝo de la Nova Testamento, tradukita al la hungara de János Sylvester

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1526–27 Sylvester studis en Krakovo, kie li ekkonis la ideojn de Erasmo. En 1529 li studis en Universitato Wittenberg. En 1534 li ekservis ĉe Tamás Nádasdy kaj translokiĝis en Újszigeton . Tie li instruis kaj gvidis la presejon. Tie li restis ĝis 1543 kaj de aŭtuno 1534 ĝis 1536 li denove studis en Wittenberg. De la fino de 1543 aŭ komenco de 1544 li instruis en la universitato de Vieno unue hebrean, poste grekan lingvojn. En sia gramatiklibro aperinta en 1539 li estis tiu, kiu unue esploris sciencbaze la hungaran lingvon. La plej grava lia verko estas la traduko de Nova Testamento laŭ la teksto de Erasmo, sed li surbazis sin ankaŭ al originalan grekan tekston. Tiu ĉi prepariĝis en la unua hungara presejo (Újsziget, 1541) kiu estis la unua hungarlingva libro presita en Hungario.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Grammatica Hungarolatina (Sárvár-Újsziget, 1539);
  • Új Testamentum (faksimila eldonaĵa de Béla Varjas Bp., 1960).

Fonto[redakti | redakti fonton]