János Tóth (kanoniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János TÓTH [jAnoŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth János estis hungara pastro, teologo, titulara kanoniko, instruisto.

János Tóth [1] naskiĝis la 26-an de julio 1856 en Hungara reĝlando en Nagysurány (nuntempa Šurany en Slovakio). Li mortis la 1-an de julio 1907 en Görz (nuntempa Gorizia en Italio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tóth frekventis mezlernejojn en Érsekújvár, Győr, Nyitra, poste li lernis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1869, poste li servis en diversaj lokoj. En 1881 li estis sendita al Vieno, kie li doktoriĝis post 3 jaroj. Li ekinstruis en 1885 en pastra lernejo en Nyitra, samtempe li zorgis pri la biblioteko. Li ankaŭ kontribuis artikolojn kaj li tradukis el diversaj lingvoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Callista (1883) - tradukaĵo
  • Az egyház Észak-Amerikában (La eklezio en Nord-Ameriko), (1892)
  • Adatok a nyitrai papnevelde történetéből (1905)

Fontoj[redakti | redakti fonton]