János Tausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Tausz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1911 (1911-03-05)
en Barcs
Morto 25-an de majo 1988 (1988-05-25) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo ekonomikistoŝtata funkciulopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Tausz [jAnoŝ taŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tausz János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

János Tausz [1] naskiĝis la 5-an de marto 1911 en Barcs. Li mortis la 25-an de majo 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tausz frekventis mezlernejojn en Pécs kaj Budapeŝto, li abiturientis en 1929. En la sama jaro li eklaboris en uzino havanta oficistan postenon. En 1931 li aliĝis al la sindikato, post 2 jaroj al la socialdemokratoj. Inter 1942 kaj 1945 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li ricevis diversajn partiajn taskojn, en 1949 li frekventis partian altlernejon, poste li havis jam altajn partiajn postenojn. Inter 1949 kaj 1985 li estis parlamenta deputito. Inter 1950-1956 li estis subministro, en 1956 duonjaron, poste inter 1957 kaj 1966 ministro pri enlanda komercado. En 1956 li ekhavis ekonomian diplomon. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li havis ankaŭ ŝtatajn, partiajn kaj sindikatajn postenojn. Li pensiuliĝis en 1978.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.