János Temesváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Temesváry
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1890 (1890-12-12)
en Gherla
Morto 8-an de novembro 1964 (1964-11-08) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto • aldviolonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

TEMESVÁRY János [temeŝva'ry] estis hungara violonisto, meritartisto. li naskiĝis la 12-an de decembro 1890 en Szamosújvár kaj mortis la 8-an de novembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Temesváry studis violonludon ĉe Jenő Hubay en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en Budapeŝto. Li estis ano de la arĉkvarteto Waldbauer – Kerpely ĝis 1940. Ekde 1911 li estis violoninstruisto. Inter 1922 – 1935 li estis lernejestro de la Poŝtista Muziklernejo, poste ĝis 1959 profesoro de la muzikakademio. Ekde 1927 ĝis sia pensiuliĝo (1960) li estis solistaldisto de la orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1927 – 1944 li estis vicprezidanto de Hungara Muzikasacio. En 1945 kune kun István Vasvári li organizis la Sindikaton de Profesiaj Muzikistoj, kies li estis prezidanto ĝis 1952.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi lexikon