János Vörös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Vörös [jAnoŝ voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös János estis hungara oficiro, ministro.

János Vörös [1] naskiĝis la 25-an de marto 1891 en Csabrendek. Li mortis la 23-an de julio 1968 en Balatonfüred.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Vörös lernis en Traisskirchen. En 1911 li atingis la rangon standardisto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li plulernis en la akademio. Baldaŭe li instruis kaj li havis postenon en la ministerio. En 1939 li atingis la rangon kolonelo. En 1944 li apogis okupadon de Hungario fare de nazioj. Spite tion post monatoj li ŝanĝis politikon, li rifuĝis al Ruĝa Armeo, baldaŭe li estis ministro pri defendo. En 1946 li retiriĝis. En 1949 li estis akuzita kaj kondamnita pro spionado. En 1956 li liberiĝis, poste li jam ne plu politikadis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]