János Varga (arkivisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Varga
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1927 (1927-03-07)
en Sótony
Morto 10-an de januaro 2008 (2008-01-10) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistoarkivistohistoriisto • universitata instruisto
vdr

János Varga [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga János estis hungara arkivisto, historiisto, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1990, ordinara en 1998) de Hungara Scienca Akademio.

János Varga [1] naskiĝis la 7-an de marto 1927 en Sótony. Li mortis la 10-an de januaro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Varga frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951, poste li ekinstruis en Universitato Eötvös Loránd kiel vicprofesoro. En 1955 li akiris PhD, samtempe li estis elektita vicdekano. Li partoprenis en hungara revolucio de 1956, tial poste li estis forigita, tamen li rajtis labori en historia instituto. Ekde 1968 li laboris kiel arkivisto, en 1978 li estis ĉefdirektoro de la tutlanda arkivejo. Li estis nomita ankaŭ titulara profesoro. Li doktoriĝis jam en 1972 antaŭ la akademio. Li politikadis en la parlamento inter 1990-1994. Li okupiĝis ekzemple pri la servutuloj. Li ricevis 6 premiojn inter 1965-2005.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Népfelkelő és gerillaharcok Jellasics ellen 1848 őszén (1953)
  • A jobbágyi földbirtoklás típusai és problémái 1767–1849 (1967)
  • A jobbágyfelszabadítás kivívása 1848-ban (1971)
  • Középszinten a történelemben – Frideczky Lajos memoárjai (1988)
  • A Hungarian Quo Vadis? (1993)
  • Forrástanulmány az Árpád-kori társadalom történetéhez (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]