János Vass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Vass [jAnoŝ vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass János estis hungara politikisto, ministro.

János Vass [1] naskiĝis la 4-an de majo 1873 en Eger. Li mortis la 19-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Vass akiris juran diplomon en 1895, en Universitato de Budapeŝto, poste li eklaboris en administrado de Heves (historia departemento). Post jaroj li atingis la titolon ĉefnotario, fine eĉ ĉefdepartementestro. Li estis elektita parlamenta deputito en 1918, en fine de la jaro li estis subministro. En la frua 1919 komence li estis senpostena ministro, poste ministro pri religio. Li aranĝis religian konsilion kune kun Sándor Giesswein.

Fontoj[redakti | redakti fonton]