János Vaszary (pentristo)
El Vikipedio
(Alidirektita el János Vaszary)
János VASZARY [jAnoŝ vasari], hungare Vaszary János estis eminenta hungara pentristo.
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en Kaposvár en la 30-an de novembro 1867. Li mortis en Budapeŝto, en la 19-an de aprilo 1939.
Li lernis pentroarton en Budapeŝto, poste en Munkeno en 1887, poste en Parizo. Tie li konatiĝis kun la hungaraj kaj francaj pentristoj. En 1905 li revenis en Hungarion kaj edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li vivis kaj pentris en Tata, poste li instruis en artlernejo.
Li ekspoziciis en 1898, 1902, 1906, 1912, 1916, 1920, 1924, 1933.
Verkaro (selekto) [redakti]
- 1887 Junaĝa memportreto
- 1894 Virino kun nigra ĉapelo (Feketekalapos nő)
- 1896 Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en ĉefaltaro de Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Esztergom)
- 1900 Virino en lila vesto kun kato (Lilaruhás nő macskával)
- 1907 Matenmanĝo en la naturo (Reggeli a szabadban)
- 1921 Vekiĝo (Ébredés)
- 1928 En parko (Parkban)
- 1930 Virino en ĝardena seĝo (Nő kerti székben)
- 1938 Aŭtuno (Ősz)
- Diversaj tapiŝoj
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio