Jánoshida
El Vikipedio
Jánoshida [jAnoŝhida] estas vilaĝo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Jászberény. La loknomo signifas hungare: ponto de Johano.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 35 km²
- Koordinatoj: 47°23′11″N 20°03′29″O / 47.38639°N, 20.05806°OKoordinatoj: 47°23′11″N 20°03′29″O / 47.38639°N, 20.05806°O
- Loĝantaro: 2700
- Poŝtkodo: 5143
- Telefonprefikso: 57
Situo [redakti]
Jánoshida situas laŭ dekstra bordo de Zagyva, ĉi tie estis bona trapasejo. La vilaĝo havas flankovojon, la fervojo estas ne tro for.
Historio [redakti]
Restis tie spuroj el la bronzepoko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis en tiu ĉi loko. En la hungara erao oni fondis abatejon. Ŝajnas, la patrono estis Johano. Pro la trapesejo la vilaĝo prenis doganon. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la komunumon.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Johano Baptisto, la fundamento devenas el la romanika epoko, la 28.5 m-ojn alta turo en 1857 konstruiĝis
- kapelo omaĝe al (Eta) Dipatrino
