Jánossomorja

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jánossomorja (janoŝomorja) estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Mosonmagyaróvár.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La urbo situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo inter Hegyeshalom kaj Csorna, voje Csorna kaj Mosonmagyaróvár estas facile alireblaj.

Historio [redakti]

La hungaroj fondis 3 vilaĝojn: Mosonszentjános, Mosonszentpéter, Pusztasomorja, kiuj dum la kontraŭturkaj bataloj senhomiĝis. Poste germanoj refondis la vilaĝojn. Mosonszentjános ricevis rangon kampurbo. En 1919 la vilaĝoj trovis sin ĉe la nova aŭstra ŝtatlimo. En 1945 la germana loĝantaro estis deportita kaj Fera Kurteno konstruiĝis. En 1956 dum la revolucio oni ne gardis la limon, miloj rifuĝis al Aŭstrio. Ĉe la limo troviĝis ponteto al Andau (hungare Mosontarcsa). La ponto iĝis simbolo de la rifuĝintoj. En 1970 la 3 komunumoj unuiĝis. Nun estas trapasejo al Andau. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trairebla.

Vidindaĵoj [redakti]

Komunumoj pri Sankta Johano en Hungara reĝlando [redakti]

Morvaszentjános Mosonszentjános Nagyszentjános Szentjános