Jászárokszállás
Jászárokszállás (jasaroksallaŝ) estas urbo en Hungario en regiono Nord-ebenaĵo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en subregiono Jászberény.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Situo [redakti]
La urbo estas la plej norda jasa loko, ne tro for de grava ŝosea kaj fervoja trafikvojoj inter Budapeŝto kaj Miskolc. Oni okupiĝas pri agraraj produktoj. Najbara vilaĝo estas Csány (ĉanj), kie oni produktas la plej bonan akvomelonon.
Historio [redakti]
Jászárokszállás signifas hungare jaso-sulkego-loĝejo. Ŝajnas, post Kristo 300 jarojn tie konstruiĝis longa sulkego (remparo), onidire Remparo de Ĉorso. Ĝis la 20-a jarcento tio estis videbla. La regiono apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. En 1756 la komunumo ricevas rangon kampurbo, iĝis urbo ekde 1991. Nuntempe la kuracbanejo prosperas.
Preĝejoj [redakti]
- romkatolika kapelo omaĝe al Neĝa Dipatrino de 1838
- kapelo omaĝe al Koro de Jesuo
- romkatolika baroka Preĝejo de Sankta Triunuo (Jászárokszállás) de 1630, en 1767 renovigita, la turo estas 42 m-ojn alta
Famuloj [redakti]
En Jászárokszállás naskiĝis aktoro János Görbe kaj ekonomikisto Jenő Czettler.
Ĝemelurboj [redakti]
Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando [redakti]
| Jászágó | Jászalsószentgyörgy | Jászapáti | Jászárokszállás |
| Jászberény | Jászboldogháza | Jászdózsa | Jászfalu |
| Jászfelsőszentgyörgy | Jászfényszaru | Jászivány | Jászjákóhalma |
| Jászkarajenő | Jászszentandrás | Jásztelek |