Jânio Quadros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jânio da Silva Quadros.

Jânio da Silva Quadros, prezidento de Brazilo (januaro-aŭgusto 1961) naskiĝis en Campo Grande, en la 25-a de januaro de 1917 kaj mortis en San-Paŭlo, en la 16-a de februaro de 1992.

Advokato, li estis instruisto pri procesa juro en Universidade Mackenzie.

De 1948 ĝis 1950 li estis urbkonsilanto en San-Paŭlo. Poste li estis subŝtata deputito (1951-1953), urbestro de San-Paŭlo (1953-1954), kaj subŝtatestro de San-Paŭlo (1955-1959). En 1958 elektiĝis federacia deputito, sed rezignis por kandidatiĝi al prezidenteco. Estis elektita prezidento en 1960.

Enoficiĝis kiel prezidento en la 31-a de januaro de 1961, kaj faris strangajn agojn. Li malpermesis bikinojn en belkonkursoj, malpermesis kokbatalojn kaj intencis normigi ludkartadon. Jânio ordenigis per la Ordem do Cruzeiro do Sul Erneston Che Guevara, tiam ministro de Kubo, tio malplaĉis Usonon.

En Brazilo, salajroj, eĉ privataj, estas definitaj de prezidento, sed li ne plialtigis la salajrojn en 1961.

Carlos Lacerda, subŝtatestro de Guanabara, per alparolo en 24-a de aŭgusto de 1961 akuzis ke Jânio planis puĉon. En 25-a de aŭgusto, Jânio Quadros rezignis prezidantecon.

En 1962 Quadros kandidatigis al subŝtatestreco de San-Paŭlio, sed ne estis elektita. En 1964, post la militista puĉo, oni abrogaciis liajn rajtojn.

Li reakiris siajn rajtojn en 1974, sed ne plu partorprenis de la politika vivo ĝis 1982, kiam denove kandidatigis al subŝtatestreco de San-Paŭlio, sed, denove, ne estis elektita. En 1985 estis elektita urbestro de San-Paŭlo kaj estrigis la urbon ĝis 1988.

Mortis en San-Paŭlo en la 16-a de februaro de 1992.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Curso prático da língua portuguesa e sua literatura (1966),
  • História do povo brasileiro (1967, kun Afonso Arinos),
  • Novo Dicionário Prático da Língua Portuguesa (1976)
  • Quinze contos (1983).
Coat of arms of Brazil.svg   Prezidentoj de Brazilo    Flag of Brazil.svg
Deodoro da FonsecaFloriano PeixotoPrudente de MoraisCampos SalesRodrigues AlvesAfonso PenaNilo PeçanhaHermes da FonsecaVenceslau BrásRodrigues AlvesDelfim MoreiraEpitácio PessoaArtur BernardesWashington LuísJúlio PrestesGetúlio VargasJosé LinharesEurico Gaspar DutraGetúlio VargasCafé FilhoCarlos LuzNereu RamosJuscelino KubitschekJânio QuadrosRanieri MazzilliJoão GoulartRanieri MazzilliCastello BrancoCosta e SilvaJunto de 1969Emílio Garrastazú MédiciErnesto GeiselJoão Baptista FigueiredoTancredo Neves - José SarneyFernando Collor de MelloItamar FrancoFernando Henrique CardosoLuiz Inácio Lula da SilvaDilma Vana Rousseff