Jägers Liebeslied

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de Jägers Liebeslied en la malnova eldono de la kompleta verkaro de Schubert de Breitkopf & Härtel, 1894

Jägers Liebeslied (Deutsch-Verzeichnis 909), populare ankaŭ nomata laŭ la unua linio Ich schieß’ den Hirsch, estas poemo de Franz von Schober, kiun Franz Schubert muzikigis februaron de 1827. La lido aperis en 1828 je Schobers Lithografischem Institut kiel presaĵo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La lido, komence tenata en la tonalo D-maĵoro, havas neembarasan, gajan karakteron kaj priskribas unue diversajn ĉasaventurojn. La muzikigo ŝanĝas en la muzikigo la tonalon ekde D-maĵoro → B♭-maĵoro→ d-minoro → D-maĵoro kaj utiligas tion por enligi diversajn kvartsaltojn imitajn la klasikan ĉasosignalon.[1]

Ich schieß’ den Hirsch im grünen [dunklen] Forst,
Im stillen Tal das Reh,
Den Adler auf dem Klippenhorst,
Die Ente auf dem See.
Kein Ort, der Schutz gewähren kann,
Wenn meine Flinte zielt,
Und dennoch hab’ ich harter Mann
Die Liebe auch gefühlt.[2]

Mi pafas cervon en arbar',
Kapreolon en val',
la aglon sur la klifonest',
Anason sur la lag'.
Nenie estas protektej',
kontraŭ mia pafil',
Kaj tamen mi hardito ja
sentitis ankaŭ am'.[3]

En la rekantaĵo la lirikan subjekton tuŝas volupta amo, kaj la rekantaĵa gesto ripetas, ke la ĉasisto komence la amon ankaŭ sentis aŭ ĉi tiu frapis lin En la sovaĝan ĉasistosangon. La prikantata am' evidentiĝas en la plilarĝigitaj finstrofoj kiel viro, je kies tombo la lirika subjekto ploras.

Ich sah den Freund dahingestreckt, Gefällt von Ebers Zahn,
...
Ich hab' ihn in das Gras gelegt Und keine Träne rann.
Und dennoch hab' ich harter Mann, Geweint an Liebchens Grab.

Amikon murdis apra dent', Mi vidis kuŝi lin,
...
En la herbej' mi metis lin, Kaj jen neniu larm'.
Kaj tamen ploris mi hardul', Ĉe tomb' de mia am'.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Samtempe ekestis Schiffers Scheidelied, kiun ankaŭ verkis Schober kaj muzikigis Schubert. Ambaŭ lidoj rilatas al la plurfoje interrompita kunvivado de Schubert kun Schober.[1] Ili estas – laŭ Christoph Schwandt (1997, 180) – „du alegorioj de la esto de viro“ kaj laŭ Ilija Dürhammer „Altaj Kantoj pri la intervira amo, kies membiografia rilato evidentas“.[4][5] Je ĉi tiu amĉaso Schober aludas la eblan modelon Jägers Abendlied de Johann Wolfgang von Goethe, kies An den Mond ankaŭ alparolas la viran amaton.[6]

Selig, wer sich vor der Welt Ohne Hass verschließt,
Einen Freund am Busen hält Und mit dem genießt

Feliĉulo, kiu l' mondon baras for, Eme sen malam',
Tenas amikon ĉe l' brust' Kunĝue kun li

Tio montras sur postefiko de la fruromantisma kompreno de amikeco, kiu temigis kaj kutimigis samseksajn amikajn rilatojn en tia mezuro, kia en pli malfruaj epokoj estis iomete ekscita.

Laŭdo de la amikeco[redakti | redakti fonton]

Aludoj pri la intima amikeco inter Schober kaj Schubert laŭ Thomas Phleps estas troveblaj ankaŭ el la uzado de diversaj Schubert-Schober-numeroj en la kompozicio de la lido. La uzata tonalo D-maĵoro kun ĝiaj du notaciaj diesoj laŭ Phleps ankaŭ montras sur kutiman amikecomotivon de Schubert.[1] Richard Böhm rigardas d-maĵoron, kiun Schubert uzas pli malofte kaj je relative malaltkvalitaj komponaĵoj, rezervita precipe por gajaj scenoj same kiel por amo kaj feliĉo. [7]

Und doch [Ich fühl’s] mit allem Glück vereint,
Das nur auf Erden ist,
Als [Wie] wenn der allerbeste Freund
Mich in die Arme schließt.

Mi sentas ĝin kun la feliĉ',
plej granda sur la ter',
Kiel la plej kara amik'
Enbrakumadas min.

Phleps ne trovas sencon en tio, nomi la ambaŭflankan amikan rilaton samseksema, sed ne ĉar ĉi tio je Schubert ne evidentas, [8] sed ĉar je tio samkiel je la disvastigitaj teorioj pri plorema-virinemega Schubert temas pri ontaj kliŝoj de strikte normiga sciencokredo. [1]

La kanto mem konscie ludas per la genro, la gramatike ina sekso de la vortoj „Lichtgestalt“ [lumfiguro] kaj „Liebchens“ [amato], kaj per la sekso de la per tiuj alparolata amiko.

Wenn sie dann auf mich niedersieht,
Wenn mich ihr Blick durchglüht,
Da weiß [Dann fühl’] ich, wie dem Wild geschieht,
Das vor dem Rohre flieht.

Do kiam ŝi rigardas min,
Per tra-arda rigard',
Mi scias [sentas] min ĉasata best',
Fuĝanta de la paf' vor dem Rohre flieht.

La lidon Schubert omaĝis la unua eldono al Maria Karolina princino Kinsky, denaska baronino Kerpen, ekdzino de Ferdinand von Kinsky.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Thomas Phleps: "Affectionen einer lebhaft begehrenden Sinnlichkeit" Verschlüsselte Botschaften in Schubert-Liedern, en: Kunstwerk und Biographie. Gedenkschrift Harry Goldschmidt. Eldonita de Hanns-Werner Heister (Zwischen/Töne. Neue Folge – Band 1). Berlino: Weidler Buchverlag 2002, pj. 335–360.
  2. En la ĉefa teksto la tekstelekto de Schubert, interkrampe la originala vortigo de Schober.
  3. Por konservi la poeman ritmon la tradukaĵo rezignas la adjektivoj (grüner= verda; dunklen= malhela) kaj per tio la diferencajn vortigojn de Schubert kaj Schober
  4. Der Wandel des Schubert-Bildes im 20. Jahrhundert. En: »Dialekt ohne Erde …« • Franz Schubert und das 20. Jahrhundert (= Studien zur Wertungsforschung 34), eldonita de Otto Kolleritsch Vieno 1998, p253.
  5. Ilija Dürhammer: »Affectionen einer lebhaft begehrenden Sinnlichkeit« • Der »Schobert«-Kreis zwischen »neuer Schule« und Weltschmerz. En: Schuberts Lieder nach Gedichten aus seinem literarischen Freundeskreis • Auf der Suche nach dem Ton der Dichtung in der Musik – Kongreßbericht Ettlingen 1997, eldonita de Walther Dürr, Siegfried Schmalzriedt kaj Thomas Seyboldt, Frankfurto/Majno 1999, pj. 39-58.
  6. Ilija Dürhammer: Schuberts literarische Heimat: Dichtung und Literatur-Rezeption der Schubert-Freunde. Böhlau Verlag, Vieno 1999, 406 paĝoj.
  7. Richard Böhm: Symbolik und Rhetorik im Liedschaffen von Franz Schubert, Böhlau Verlag Veno 2006.
  8. Komparu Christoph Schwandt (1997): "Unaussprechlich, unbegriffen". Indizien und Argumente aus Leben und Werk für die wahrscheinliche Homosexualität des Franz Schubert. En: Musik-Konzepte, H. 97/98 (Franz Schubert Todesmusik), p. 112–194.