Jérôme Lalande
El Vikipedio
Joseph-Jérôme LEFRANCOIS DE LALANDE (11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse – 4-a de aprilo 1807) estis franca astronomo.
Li naskiĝis la 11-a de julio 1732 en Bourg-en-Bresse (ĉe Liono). Li estis lernanto "ĉe la Jezuitoj" en Bourg-en-Bresse kaj Liono, sed liaj gepatroj sendis lin en Parizon por lerni la juron. Li estis advokato en Bourg-en-Bresse en 1751. Li ŝatis astronomion kaj daŭrigis sian lernadon en "Collège de France" .
Li laboris pri planedoj, kometoj kaj steloj.
Li estis instruisto en la "Collège de France" kaj direktoro en la observatorio de Parizo. Hodiaŭ, unu liceo en Bourg-en-Bresse nomiĝas laŭ li: "Lycée Lalande".