Jérôme Lejeune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jérôme Lejeune

Jérôme Jean Louis Marie LEJEUNE, estis franca genetikisto, krom pediatra medicinisto, kies famo ligiĝas precipe al la fakto de lia malkovro pri iu genetika anomalio kaŭzanta, aŭ kunkaŭzanta, mensan invalidecon, pli specife li malkovris la kaŭzon de la Down-sindromo.

Li naskiĝis en 1926 kaj mortis en Parizo en 2007

Sciencula kariero[redakti | redakti fonton]

Post la plenumoĝo de siaj studoj, Jerôme Lejeune en 1952 fariĝis priscienca esploristo ĉe CNRS kaj sekve nomumiĝis internacia spertulo por Francio ĉe internaciaj institucioj esplirantaj pri la biologia efiko de la nukleaj radiadoj, foje nepropre klasitaj kiel “atomaj”.

En julio 1958, aĝe de 32 jaroj, ekanalizis la kromosomojn de infanoj trafitaj per la sindromo de Down kaj malkovris ke tiuj infanoj havas kromosonon pluan, (la tieldiritan trisomion) en la Kromosomo 21. Tiel estis identigita la kaŭzo de la malsano.

Unuafojon en la historio de la genetiko estis establita ligo inter mensa malfruo kaj kromosoma anomalio. Pliposte, kun siaj kunlaborantoj, li malkovris la mekanismon de aliaj kromosomaj malsanoj kaj malfermiĝis tial la vojojn al la celulogenetiko kaj genetiko modernaj.

Kiel ĉefo de la teamo esplora pri celulogenetiko en la Hôpital Necker Enfants-Malades de Parizo, Lejeune akiras mondan renomon. Li studas kun sia grupo pli ol 30.000 kromosomajn tabelojn kaj kurace prizorgas pri pli ol 9.000 personoj trafitaj de mensa malsano, aparte infanoj Down-signitaj.

En 1963 Lejeune estas la unua priskribanto, je scienca vidpunkto, de la Sindromo de krio de kato: la nomo de tiu malsano devenas el la fakto ke la krioj de infanoj multe similas al miaŭoj de kato. Tiu malsano estas ankaŭ monata "Sindromo de Lejeune".

La sekvantan jaron li nomumiĝis profesoro pri genetiko ĉe la fakultato pri medicino en Parizo, kaj en 1978 papo Johano Paŭlo la 2-a lin invitas membre partopreni en la Papa Akademio de Sciencoj kaj en la Papa Konsilio de la Pastoralo por la sanitaraj deĵorantoj. En 1994, Lejeune akceptas esti la unua prezidento de la Papa Akademio por la Vivo kreita samjare de la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Per kromaj rekonoj honoras lin multenombraj akademioj, fremdaj universitatoj, lin elstarigas nombraj premioj por liaj studoj pri kromosomaj malsanoj, inter kiuj la premio Kennedy 1962, premio William Allan 1969 kaj premio Griffuel 1993 pro liaj studoj pri la kromosomaj anomalioj en la Tumoroj.

Rilate la evoluon de la specioj, li multe samopinias kiel novdarvinistoj, sed malsamopinias kiam la evoluismemuloj pretendas ke la laŭgrada (step by step) evoluo koncernus ankaŭ la originon de la homo. Laŭ li, evoluo marŝis ankaŭ per saltoj. Unu el tiuj saltoj povas esti la apero de la homo per rekta dia kreado utiliganta la perfektecojn atingitajn ĝis nun de la evoluo mem.

Defendo de la Vivo[redakti | redakti fonton]

Konstatinte ke la rezultoj de siaj esploroj, efektivigitaj por trovi kuracajn sistemojn, praktike estas uzataj por kontraŭaj celoj ofendaj de sia konscienco, kiel antaŭtempa eltrovo de embrioj portantaj mensan malsanon cele de ilia elimino per la 'aborto (IMG). li tiam decidis defendi publike la malsanajn infanojn, ekde iliaj koncipo ĝis ilia natura fino kaj fariĝas honora prezidento de la asocio: "SOS futures mères" (La unu movado "pro-life" franca), oponante aborton kaj la uzon de mifepristono (abortiga pilolo) kiun li difinas “la plejefika pesto kontrauhoma”.

Morto kaj rekono de kristanaj virtoj de Lejeune[redakti | redakti fonton]

Lajeune forpasas la trian de aprilo 1994 pro kancero, lasante la edzinon Marian kaj kvin filojn. En letero sendita al la tiama kardinalo de Parizo Jean-Marie Lustiger papo Johano Paŭlo la 2-a tiel skribis pri li:

“En sia vesto de biologo, li pasiiĝis por la vivo. En sia kampo li estis unu el la plej elstaraj aŭtoritatoj mondnivele. Multaj institucioj lin invitadis konferenci kaj petadis lian konsilon. Li estis respektata ankaŭ de tiuj kiuj malsamopiniis rilate liajn profundajn konvinkojn. Ni deziras hodiaŭ danki al la Kreinto, “el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata” (Ef 3, 15) [1], pro al aparta karismo de la forpasinto. Necesas paroli ĉi-kaze pri karismo ĉar profesoro Lejeune ĉiam scipovis uzi sian profundan konon pri la vivo kaj ĝiaj sekretoj avantaĝe de la bono por la homo kaj homaro kaj nur por tio. Li fariĝis unu el la plej ardaj defendantoj de la vivo, precipe de la vivo de la infanoj antaŭnaskiĝaj kiu, en nia nuna civilizo, estas ofte minacata tiapunkte ke eblas paroli pri minaco programita. [...] Profesoro Lejeune ŝarĝiĝis je specifa sciencula responso, preta fariĝi “signo de kontraŭdiro” sentimiĝanta antaŭ premoj de la tropermesema socio aŭ antaŭ ostracismo kiun li devi elteni. Ni hodiaŭ estas antaŭ la morto de granda kristano de la 20a jarcento, de homo por kiu la defendo de la vivo fariĝis “apostolado”.[1].


La "Fondaĵo Jérôme-Lejeune", kreita de lia parencaro, nun daŭrigas sian agadon avantaĝe de personoj mense malsanaj.

La 22an de aŭgusto 1997, okaze de la Monda Junulara Tago de 1997, papo Johano Paŭlo la 2-a iris viziti la tombon de Lajeune en Chalo-Saint-Mars.

La 25an de februaro 2007 la ĉefepiskopo de Parizo Andrè Vingt-Trois ŝarĝis patron Jean Charles Naud, prioron de abatejo de Saint Wandrille, ekagadi kiel “prostulatoro" pri sanktiga proceso de la kaŭzo por beatigo de Lejeune: la anonco estis farita dum la 13a Ĝenerala Asembleo de la Papa Akademio por la Vivo. Kaj tiel Jerome Lejeune tute jure povas esti dirita "Servisto de Dio".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Integra teksto de la letero

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]