Jérôme Savary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérôme Savary
Persona informo
Naskonomo Jean Jérôme Savary
Naskiĝo 27-an de junio 1942 (1942-06-27)
en Bonaero,  Argentino
Morto 4-an de marto 2013 (2013-03-04) (70-jaraĝa)
en Levallois-Perret, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortokialo kancero
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure des arts décoratifs
Familio
Amkunulo Mona Heftre
Infanoj Robinson Savary • Manon Savary
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro • dramaturgo • filmreĝisoro • trumpetisto • scenaristo
TTT
Retejo http://www.laboiteareves.fr/
vdr

Jérôme SAVARY (naskiĝis la  27-an de junio 1942(nun 1942-06-27) en Bonaero, mortis la 4-an de marto 2013 en Levallois-Perret), estis trilingva (franclingva, hispanlingva, anglalingva) franca aktoro, direktoro de teatro kaj dramaturgo, trumpetisto, kaj ankaŭ scenaristo kaj kino-reĝisoro, internacie konata kaj profesie rekonata kiel specialisto pri sceneja arto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1965, li rezidis en Parizo (antaŭe li vivis en Novjorko kaj Bonaero). En 1968 li fondis la kompanion de kabaredo de Avangardo la Grand Magic Circus et ses animaux tristes (la granda magia cirko kaj ties malĝojaj bestoj). En 1975 li reĝisoris la burleskan filmon La Fille du garde-barrière (La filino de fervoj-gardisto), kun ĉefrolulino Mona Mour. Li faris adapton por la teatro de Asteriks la Gaŭlo, 1988. Li verkis kun Quim Monzó dramecan verkon El tango de Don Juan, kiun li reĝisoris kaj premieris en la "teatro Romea" de Barcelono. Li ankaŭ estis muzika direktoro de la muzikalo: Cabaret, 1988; la Révolution Française, 1989; Metropolis, 1989; Zazou, 1990; kaj pluraj aliaj. En 1996 li estis nomita direktoro de Nacia teatrejo de Chaillot de Parizo. Poste, li estis direktoro de la Franca komika operejo, ankaŭ en Parizo, 2000-2007.

Aŭdio[redakti | redakti fonton]

  • Looking for/à la recherche de Josephine. New Orleans for ever (KD+3 muzikvideoj), Muzikalo de Jérôme Savary (rekta registrado en Madrido, Hispanio). LRN Production, 2006.

Video[redakti | redakti fonton]

  • Mistinguett. La dernière revue, muzikalo kun Liliane Montevecchi. Reĝisoris: Jérôme Savary. Sony Music Video. 2002.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Jérôme Savary estis ordenita kiel Kavaliro de la Honora Legio kaj Kavaliro de Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Los 100 mejores filmes eróticos de la Historia del Cine, Luis Miguel Carmona y Tomás Pérez Niño. Cacitel. Madrido, 2004. ISBN 84-87754-77-5.
  • Album du Grand Magic Circus, Jérôme Savary. Pierre Belfond. Parizo, 1974.
  • Dictionnaire amoureux du Spectacle, Jérôme Savary. Plon. 2004. ISBN 2-259-19898-8.
  • Le Grand Magic Circus et ses animaux tristes. 30 ans d'aventures et d'amour, Jérôme Savary. Théâtre national de Chaillot - BC Éditions. Parizo, 1996.
  • Jérôme Savary, l'enfant de la fête, Colette Godard, Éditions du Rocher, 1996. ISBN 2-268-02303-6
  • Ma vie commence à 20h30, Jérôme Savary. Stock/Laurence Pernoud. 1991. ISBN 2-234-02344-0
  • La Vie privée d'un magicien ordinaire, Jérôme Savary, Éditions Ramsay, 1985. ISBN 2-85956-428-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]