Jóhann Jónsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jóhann Jónsson
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1896 (1896-09-12)
en Staðarstaður
Morto 1-an de septembro 1932 (1932-09-01) (35-jaraĝa)
en Leipzig
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jóhann.

Jóhann Jónsson (1896-1932) naskiĝis je Staðarstaður en Snæfellsnes. Post frekvento de la Rejkjavika Gimnazio li iris al Germanio, kie li studis literaturon dum kelkaj jaroj en universitato. En Germanio li mortis pro tuberkulozo, nur 36-jara. Jóhann ne estis produktiva poeto, sed liaj malmultaj poemoj atestas artan rafinitecon kaj evidentan poetan talenton. La plej multaj estas verkitaj sub tradiciaj formoj kaj laŭ la novromantika spirito. Jóhann majstris la germanan lingvon kaj tradukis en tiun lingvon islandajn literaturajn verkojn, i. a. poezion, kie fidele konservas la originalan tekston enhave kaj forme. Li evidente alte taksis la tradiciajn versformojn de la islanda poezio, sed tamen faris unu rimarkindan eksperimenton por renovigi la forman tradicion per la poemo Söknuður (Postperda sopiro) 1928. Esperanta traduko troviĝas en La Tradukisto, oka kaj naŭa numero 1992 farita de Baldur Ragnarsson. La poemo estas senrima kun libera ritmo, sed aliteraciita en la originalo. La longo de "strofoj" kaj linioj estas neregula. Ekspresionisma influo estas konstatebla en la poemo en la emociplena esprimado de la realaĵo. Malespero kaj sento de vaneco forte esprimiĝas en elkrioj kaj ofte strangaj bildaj esprimoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.