Józef Maria Bocheński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Maria Bocheński
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1902 (1902-08-30)
en Czuszów
Morto 8-an de februaro 1995 (1995-02-08) (92-jaraĝa)
en Friburgo
Lingvoj germanapolalatinaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de FriburgoPapa Universitato Sankta Tomaso de AkvinoJagelona Universitato
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • matematikisto • verkisto • teologo
Verkoj Q118366666
vdr

Józef Franciszek Emanuel BOCHEŃSKI (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1902 en Czuszów (proksime al Proszowice), mortis la 8-an de februaro 1995 en Friburgo) – pola logikisto, historiisto pri logiko kaj filozofo, sovetologo, dominikano (ordena nomo: Innocenty Maria), katolika presbitero, rektoro de Universitato de Friburgo (1964 - 1966).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post fino de gimnazio en Lvovo (1920), kiel volontulo partoprenis polan-bolŝevikan militon. De 1920 studis juron en Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo, post du jaroj translokiĝis al Poznań, kie dum 4 jaroj studis ekonomikon kaj politikan ekonomikon sub gvido de Florian Znaniecki kaj aliaj.

En 1926 eniris al animzorga seminario en Poznań (ordiniĝis 6 jarojn pli poste). En la jaroj 1928-1931 studis filozofion en la Universitato de Friburgo. Poste en Romo finis teologion kun la titolo de doktoro. De 1934 instruis logikon ĉe Collegium Angelicum en Romo (en la jaroj 1934-1940 estis tie profesoro). Dufoje (en 1932 kaj 1934) partoprenis Internaciajn Tomasismajn Kongresojn. En 1938 habilitiĝis ĉe Jagelona Universitato.

Dum la dua mondmilito estis kapelano de Pola Militistaro. Dum la germana invado en Pollandon partoprenis batalon de Kock sub komando de generalo Franciszek Kleeberg, kaj poste en batalo apud Montokasino.

De 1945 profesoro de la nuntempa filozofio en la Universitato de Friburgo, kie en la jaroj 1964-66 estis rektoro; gvidanto de Instituto de Orienta Eŭropo (Osteuropa-Institut in Freiburg) en Friburgo, redaktoro de la revuo "Studies in Soviet Thought" kaj de la eldona serio "Sovietica". Membro de Pola Scienca Societo en Eksterlando.

Konata kun neelĉerpebla energio kaj nekonvenciaj formoj de konduto; en la aĝo de preskaŭ 70 jaroj akiris licencon de piloto.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • De virtute militari
  • La logique de Théophraste Fribourg, 1947
  • Europäische Philosophie der Gegenwart, 1947
  • Formale Logik. Geschichte, 1956
  • Handbuch des Weltkommunismus, 1958
  • Ku filozoficznemu myśleniu (Al filiozofia pensado), 1960 (pola eldono 1986)
  • Logika religii (Logiko de religio), 1965 (pola eldono 1990)
  • Sto zabobonów (Cent superstiĉoj), 1987 samizdata eldono, Wydawnictwo "Kurs", 1988, Wydawnictwo PHILED, 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Józef Maria Bocheński en la pola Vikipedio.