Jozefo Wasniewski
El Vikipedio
(Alidirektita el Józef Waśniewski)
Jozefo WASNIEWSKI (naskita en 1859; mortinta la 19-an de februaro 1897) estis pola esperantisto kaj ĵurnalisto. Li estis unu el la plej agemaj pioniroj de Esperanto, „nia Apostolo en Polujo“ (Lingvo Internacia n-ro 3/1897). Liaj verkoj troviĝas en La Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Fundamenta Krestomatio. En 1896 lia originala novelo En la Brikejo estis premiita dum la unua konkurso de Esperanto-literaturo. Li kiel la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-Esperantistajn.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

