József Bajza (poeto)
József BAJZA [jOĵef], hungare Bajza József estis hungara poeto, teatro-direktoro kaj kritikisto.
Li naskiĝis en la 31-an de januaro 1804 en Szűcsi. Li mortis en la 3-an de marto 1858 en Pest (urbo).
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li frekventis gimnazion en Gyöngyös, poste universitaton en Pest, fine li estis juristo en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony (nun Bratislavo (Slovakio) en 1828. Li konatiĝis kun Ferenc Toldy kaj Karolo Kisfaludy, li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. En 1831 kaj 1837 li fondis revuojn, kie liaj kritikoj kaj eseoj aperis, dume li estis ankaŭ direktoro de teatro. Li apogis la hungaran dramon. En la 1840-aj jaroj li apogis politikon de Lajos Kossuth. Post fiasko de la liberecbatalo en 1849 li freneziĝis.
Lia filino estis verkisto Lenke Beniczkyné Bajza.
Verkoj (selekto) [redakti]
Memorigiloj [redakti]
- skulptaĵo en Budapeŝto
- muzeeto en Szűcsi, en la naskiĝdomo
- stratoj havantaj la nomon Bajza en Békéscsaba, Budapeŝto, Cibakháza, Gyula, Hódmezővásárhely, Jászszentlászló, Kiskunfélegyháza, Kiskunhalas, Makó, Szeged, Tiszakécske, Tótkomlós kaj Vésztő
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio