József Baló (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Baló
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1895 (1895-11-10)
en Budapeŝto
Morto 9-an de oktobro 1979 (1979-10-09) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Ilona Banga
Okupo
Okupo kuracisto • patologo
vdr

József Baló [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baló József estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

József Baló naskiĝis la 10-an de novembro 1895 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Baló frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1919. Inter 1922-1924 li studvojaĝis en Usono. Hejmenveninta li laboris kaj instruis en Budapeŝto, poste en universitato en Szeged. Post la 2-a mondmilito li denove laboris kaj edukis instruis en Budapeŝto. Li emeritiĝis en 1967, sed en 1970 li estis gastprofesoro en Montrealo. Ankaŭ lia edzino Ilona Banga estis fama kuracisto. Li ricevis premion Kossuth en 1955 (kun sia edzino), poste memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A cukorbetegség kórbonctana és kórszövettana 1927
  • Die unsichtbaren Krankheitserreger filtrierbare Vira 1935
  • Lungenkrebs und Lungenadenom 1957
  • Kórbonctan I-II. 1948-1952
  • A részletes kórbonctan tankönyve 1961

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo "Baló József"

Fontoj[redakti | redakti fonton]