József Batta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
József Batta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
en Moskvo
Morto 3-an de oktobro 1938 (1938-10-03) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

BATTA József [bata joĵef] (naskita en 1900 en Almásfüzitő, Hungario; mortinta la 3-an de oktobro 1938 en Moskvo, Sovetunio) estis hungara esperantisto kaj fertornisto.

Li estis sekretario de Hungara Esperantista Societo Laborista kaj redaktaro de Munkáskultúra.

József Batta estis komunisto. Post la malliberigo de Mátyás Rákosi li en 1925 aŭ 1926 elmigris de Hungario. Li loĝis en Vieno de 1926 ĝis 1929, kiam li plumigris al Germanio. Kaj en Aŭstrio kaj en Germanio li membris en la koncernaj Komunismaj Partioj. Li kunlaboris en SAT-organoj kaj estis redaktoro de Internaciisto. En 1932 li fariĝis unu el la gvidantoj de Internacio de Proleta Esperantistaro.

En junio 1932 József Batta transloĝiĝis al Sovetunio.

La 1-an de decembro 1937, kadre de la Granda Purigo, lin arestis NKVD. Oni akuzis lin pri spionado kaj terorismaj agoj kontraŭ Sovetunio laŭ artiklo 58 de Punkodo de RSFSR, ĉar li aktivis en SAT. Tiun asocion oni konsideris kontraŭrevolucia, trockiisma. Laŭ la akuzoj, li partoprenis en la 9-a SAT-Kongreso 1929 en Lepsiko kaj tie estis varbita de Lanti kiel germana spiono. Alveninte en Sovetunio, li laŭ la akuzoj pludonis terorismajn instrukciojn de Lanti al Ernest Drezen, Gregoro Demidjuk, Nikolaj Incertov kaj Nikolao Nekrasov. La 3-an de oktobro 1938, oni lin kondamnis al morto kaj ekzekutis.

Margit Batta (1901–1988) estis la edzino József Batta.