József Bayer (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bayer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1851 (1851-11-13)
en Baja
Morto 14-an de decembro 1919 (1919-12-14) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • theatre historian
vdr

József Bayer [jOĵef bAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer József estis hungara literaturhistoriisto, teatrohistoriisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1888).

József Bayer [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1851 en Baja. Li mortis la 14-an de decembro 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bayer frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Komence li instruis en Sopron, poste li revenis al Budapeŝto. Inter 1881-1884 li estis ĵurnalisto, dume li konatiĝis kun famaj artistoj. Ĝis la emeritiĝo en 1912 li instruis daŭre en Budapeŝto, dume li okupiĝis pri arthistorio kaj teatrohistorio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nemzeti játékszín története (Historio de la nacia teatro) 1887 - lia premiita ĉefverko
  • A magyar drámairodalom története 1867-ig (Historio de la hungara dramo ĝis 1867) 1897
  • Shakespeare drámái hazánkban (Dramoj de Ŝekspiro en nia lando) 1909

Fontoj[redakti | redakti fonton]