József Benkő

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ff-362.jpg

BENKŐ József estis hungara historiverkisto, botanikisto, reformita pastro. Li naskiĝis en Bardoc la 20-an de decembro 1740 kaj mortis en Középajta la 28-an de decembro 1814.

Biografio [redakti]

József Benkő pristudis teologion en Nagyenyed. En 1767 li iĝis pastro en Középajta kiel posteulo de sia patro. Tie fondis botanikan ĝardenon. Post kiam li travojaĝis grandparton de Transilvanujo verkis Flora Transsilvanica, sed tiu verko restis en manuskripto kaj malaperis. En 1787-89 instruis teologion en Székelyudvarhely, sed oni abdikigis lin. Li retiriĝis al Középajta. Inter 1791-99 kune kun Sámuel Gyarmathi agadis fervore por industriigo de Transilvanujo. Ekde 1805 ĝis sia morto li subtenis sin per vendado de kuracilplantoj.

Ĉefaj verkoj [redakti]

  • Transsilvania, sive Magnus Transsilvaniae Principatus (I-IL, Vindobonae, 1777-78);
  • Milkovia, sive antiqui episcopatus Milkoviensis ... (I-II. Vindobonae, 1781);
  • Imago inclytae in Transsilvania nationis siculicae historico-politica (Kolozsvár, 1791);
  • Dietae sive rectius comitia Transsilvanica (Nagyszeben-Kolozsvár, 1791)