József Benke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BENKE József estis hungara aktoro, dramtradukisto, fakverkisto naskita en Kalnoko la 18-an de julio 1781 kaj mortinta en Diósgyőr la 15-an de aŭgusto 1855.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Benke debutis la 24-an de marto 1804 en Koloĵvaro (Sh.–Schröder: Hamlet, Elrich testőr). En 1804–05 li pasigis ok monatojn en Vieno. En 1806 li revenis Transsilvanujon. Inter 1807 kaj 1815 li ludis kun interrompoj en Pest. Inter 1811 kaj 1813 en Komárom kaj Győr li estis ano de malgranda trupo. Ekde 1815 ĝis 1820 li daŭrigis sian karieron en Miskolc, kie poste estis instruisto. En 1833–34 li vivis en Buda, alportis sian filinon, la aktorinon Judit Benke (Róza Laborfalvi, la unua edzino de verkisto Mór Jókai) al Várszínház. Lia lasta apero estis la 17-an de aprilo 1836 en Miskolc. Laŭ la datoj li ludis almenaŭ en 162 dramoj 182 rolojn. Li tradukis proksimume 20 dramojn.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Kálmán király (Soden–Dugonics A.: Bátori Mária);
  • Gara Miklós (Lakos J.: Hunyadi László);
  • Regulus (Collin);
  • Vitéz János (Szentjóbi Szabó L.: Mátyás király);
  • Kodrusz (Cronegk);
  • Seregély Miklós (Kotzebue: A kisvárosiak);
  • Galotti (Lessing: Emilia Galotti);
  • Hamlet (Shakespeare–Schröder).

Fakverkoj[redakti | redakti fonton]

  • A theatrum tzélja és haszna, 1809;
  • Játék-Szín (Schiller-trad.) 1810, 1814;
  • A Pesten felállítandó magyar játékszínről, 1832)
  • Benke József színházelméleti írásai, (eldonis Ferenc Kerényi), 1976.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon