József Bodon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bodon
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1845 (1845-09-29)
en Rimavská Sobota
Morto 10-an de februaro 1908 (1908-02-10) (62-jaraĝa)
en Rimavská Sobota
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József BODON [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodon József estis hungara verkisto, redaktoro, advokato, membro de Societo Petőfi (1877).

József Bodon naskiĝis la 29-an de septembro 1845 en hungara urbo Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 10-an de februaro 1908 en Rimaszombat.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bodon post lernado iĝis advokato. En la 1870-aj jaroj li daŭris sian profesion en Budapeŝto, sed li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Li debutis novelisto en 1876. Liaj verkoj aperis ekzemple en revuoj Koszorú, Vasárnapi Ujság, li redaktis kaj eldonis periodaĵon Mulattató Ujság. En 1880 pro kormalsano li forlasis Budapeŝton kaj poste li malofte verkadis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Két seb 1878 - romano
  • Elbeszélések (Noveloj) 1878
  • Az életből (El la vivo) 1883 - novelaro
  • A galagonya bokor - novelo - baldaŭe tradukita germanen: Auf der Höhe, kiu ricevis premion
  • A magyar nemzet története (Historio de la hungara nacio) 1878

Fontoj[redakti | redakti fonton]