József Csárszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Csárszky [jOĵef ĉArski], slovake Jozef Čársky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Csárszky József estis hungara-slovaka pastro, episkopo.

Blazono de József Csárszky

József Csárszky [1] Arkivigite je 2014-05-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de majo 1886 en Hungara reĝlando en Egbell (nuntempa Gbely en Slovakio). Li mortis la 1-an de marto 1962 en Ĉeĥoslovakio en Košice.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Csárszky abiturientis en Esztergom, poste li lernis teologion en Vieno kaj innsbruck. En la lasta urbo li pastriĝis en 1909. Komence li estis simpla pastro, sed post la 1-a mondmilito li instruis en la seminario en Košice, kie li atingis la instruan titolon rektoro. En 1925 li iĝis episkopo. En 1938 li salutis la Unuan Vienan Arbitracion, sed poste li iris al la sendependiĝanta Slovakio, kie li estis titulara episkopo. Post la 2-a mondmilito li revenis al la denove ĉeĥoslovakia Košice. Li ofte estis atakita false. En 1951 li kune kun kvar aliaj episkopoj prenis promeson de lojaleco al la Ĉeĥoslovaka Respubliko. Li estis entombigita en Katedralo Elizabeto de Hungario (Košice).

Fontoj[redakti | redakti fonton]