József Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Erdős
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1856 (1856-08-31)
en Satu Mare
Morto 31-an de decembro 1946 (1946-12-31) (90-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • kalvinana pastro • teologo
vdr

ERDŐS József (erdoe:ŝ) estis hungara reformita pastro, universitata profesoro naskita en Satmaro la 31-an de aŭgusto 1856 kaj mortinta en Debreceno la 31-an de decembro 1946.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Erdős finis la teologion en Debrecen kaj Vieno. De 1881 li estis pastro en Pancsova, de 1884 en Újsóve, poste de 1888 li estis akademia profesoro, de 1914 ĝis 1928 universitata profesoro en Debrecen. Li kreis plurajn studojn pri Biblio kaj tradukis la Heidelbergi Kátén (Lugos, 1884), kiu de 1884 aperis en 21 eldonaĵoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az újszövetségi kánon görög szövegéről (Bp., 1905);
  • Az újszövetségi kánon fordításairól (Bp., 1906);
  • Újszövetségi bevezetés (Pápa, 1911);
  • A reformáció és tudomány (Debrecen, 1917).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon