József Félegyházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FÉLEGYHÁZI József (fe:ledjha:zi) estis hungara instruisto, kanoniko, titulara abato naskita en Nagykároly la 5-an de januaro 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de februaro 1982.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Félegyházi finis la mezlernejon en Nagykároly kaj Segedo, la teologion en Budapeŝto. Oni ordonis lin en 1929 en Oradea. Li doktoriĝis en Romo en 1931 pri skolastika filozofio. En 1931-32 li estis filozofiprofesoro en Tanzemberg (Aŭstrio) en la olivetana abatejo. Inter 1932-1935 li instruis filozofion kaj eklezihistorion en la porpastra edukejo de Satmaro. En 1935 li iĝis ano de diocezo de Vác, en 1938 tie la instruisto de eklezihistorio kaj juro. En 1942 li estis privatprofesoro en Universitato de Budapeŝto de la teologihistorioj kaj universala kaj hungara. De 1947 li estis papa kameristo. Li estis parokestro en 1949 en Mende, en 1953 en Mezőtúr, en 1954 prefekto de la Centra Porpastra Instituto, de 1959 profesoro pri eklezihistorio de la Teologia Akademio.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Pázmány bölcselete (Bp., 1937);
  • A középkor egyháza (Bp., 1939);
  • A tatárjárás történeti kútfőinek kritikája (Bp., 1941);
  • Vác egyházmegye múltjából (Vác, 1941);
  • Báró Splényi X (avér) Ferenc váci püspök (1731-1795) (Bp., 1942);
  • A teológia tudomány egyetemes és hazai története. A skolasztikus bölcselet (Bp., 1942);
  • A tegnap és ma pápai diplomáciája (Pécs, 1942);
  • Werbőczy hármaskönyve és a kánonjog (Bp., 1942);
  • A váci püspökség a tatárjáráskor (Vác, 1943);
  • Querschnitt der ungarischen katholischen Kirchen-geschichtsschreibung (1936-1942) (Bp., 1943).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon