József Festetics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Festetics
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1691 (1691-03-19)
en Sasinkovo
Morto 4-an de majo 1757 (1757-05-04) (66-jaraĝa)
en Keszthely
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Festetics
Patrino Erzsébet Fitter de Ujhely
Frat(in)oj Kristóf Festetics • Julianna Festetics
Infanoj Pál Festetics • Károly, Graf Festetics de Tolna
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Grafo József Festetics [jOĵef feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics József estis hungara militestro, altranga oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.

József Festetics [1] naskiĝis la 19-an de marto 1691 en Hungara reĝlando en Ság (nuntempa Sasinkovo en Slovakio). Li mortis la 2-an de majo 1757 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Festetics lernis juron, poste li partoprenis en la ŝtata administrado, eĉ li helpis la parlamentan laboron inter 1712 kaj 1715. En la sekva jaro li soldatiĝis, inter 1716 kaj 1719 li estis militkaptito de la turkoj. Liberiĝinta li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. En 1733 li forlasis la armeon kaj daŭris la juran lernadon, dume li partoprenis en la ŝtata administrado. En la sekva jaro li denove soldatiĝis, kiel majoro li batalis kontraŭ francoj inter 1733-1735, kontraŭ la turkoj inter 1737 kaj 1739, kontraŭ prusoj en 1741. En la sekva jaro li aĉetis grandan bienon en Tolna (urbo). En 1749 li grafiĝis kun la nobela titolo "tolnai". Li estis entombigita en kirko de Bérbaltavár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]