József Géza Sinkovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Géza Sinkovics [jOĵef ŝinkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sinkovics József Géza, angle konata Joseph G. Sinkovics estas hungara-usona kuracisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993).

József Géza Sinkovics [1] naskiĝis la 17-an de junio 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Géza Sinkovics frekventis universitaton en Budapeŝto (kaj ankaŭ en la Tria Regno) dum la 2-a mondmilito, tial li ricevis diplomon nur en 1948. Pli frue kiel studento li laboris en Malsanulejo Rókus kaj en Kalocsa. Post la diplomo li eklaboris en patologia instituto, baldaŭe li estis arestita, tial li kuracadis en fifama prizono en Vác. Post jaroj la sekreta polico konfesis, ke li faris neniun krimon. Post falo de hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon kaj li trovis laborlokojn en diversaj usonaj universitatoj. En 1966 li vizitis instituton en Ugando, kie li okupiĝis pri infektaj malsanoj. Li ricevis hungarajn kaj usonajn premiojn inter 1963-2005.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Medical Oncology (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.