József Grősz
József Grősz | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara ĉefepiskopo | |||||
Persona informo | |||||
Grősz József | |||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1887 en Halbturn | ||||
Morto | 3-an de oktobro 1961 (73-jaraĝa) en Kalocsa | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Episkopo de Szombathely | |||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József GRŐSZ [jOĵef grOs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grősz József estis hungara romkatolika pastro, ĉefepiskopo, membro de Hungara Scienca Akademio (1946).
József Grősz [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1887 en Hungara reĝlando, en Féltorony (nuntempa Halbturn en Burgenlando, en Aŭstrio). Li mortis la 3-an de oktobro 1961 en Kalocsa.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Grősz post lernado li iĝis pastro en 1911. Li komencis sian pastran karieron en Farád, baldaŭe en Győr. Li iĝis episkopa sekretario en 1921. Post 7 jaroj li jam estis vicepiskopo. Ekde1936 li gvidis diocezon de Szombathely. Inter 1939-1944 li estis ankaŭ senatano, dume en 1943 li iĝis ĉefepiskopo de Kalocsa. En 1949 pro arestiĝo de József Mindszenty li plenumis la postenon primaso. En 1951 ankaŭ li estis arestita kaj false kondamnita, fine li liberiĝis en 1956. En 1990 la akuzoj estis nuligitaj.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- skulptaĵo pri József Grősz fare de Pál Kő