József Harrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HARRACH József [haraĥ joĵef] estis hungara primuzika verkisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, kritikisto.

József Harrach naskiĝis en Szászrégen la 14-an de septembro 1848 kaj mortis en Budapeŝto la 15-an de septembro 1899.

József Harrach

Biografio[redakti | redakti fonton]

Harrach havigis instruistan kaj filozofian doktoradon en Reĝa Universitato de Pest. Ekde 1873 li instruis en Budapeŝto en mezlernejo. Ekde 1888 li estis profesoro de muzikhistoriisto en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, ekde 1889 ankaŭ ĝia sekretario. Por 15 jaroj li agadis kiel muzikkritikisto de Pesti Napló.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schopenhauer és Wagner Richard (Bp., 1887);
  • Közlemények a zeneművészet köréből (Győr, 1889);
  • Magyar Arion. Vegyes karú énekek gyűjteménye (I–II. Bp., 1892–93).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. H. J. (Zeneak. évk. 1899–1900.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.