József Horváth (aktoro, 1924)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József HORVÁTH [jOĵef horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth József estis hungara aktoro.

József Horváth [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1924 en Zsédeny. Li mortis la 26-an de aŭgusto 2004 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Horváth frekventis aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto ricevanta diplomon en 1955. Li komencis tuj sian karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li ricevis rolojn dum 27 jaroj. Li apartenis al tiu grupo, kiu fondis Teatro Katona József, kie li ĝismorte ludis. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]