József Knoll

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József KNOLL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Knoll József estis hungara kuracisto, farmaciisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

József Knoll [1] naskiĝis la 30-an de majo 1925 en Ĉeĥoslovakio, en Košice.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Knoll apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li abiturientis, poste frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1945-1951. Jam pli frue en 1949 li eklaboris en la universitata farmacia instituto. Baldaŭe li esploris kaj instruis. En 1962 li doktoriĝis antaŭ MTA. Inter 1962-1992 li estis katedrestro, inter 1964-1967 vicrektoro. Li partoprenis en kreoj de novaj medikamentoj. En 1995 li pensiuliĝis, sed pli frue li ankaŭ redaktis diversajn kuracistajn revuojn. Li edziĝis en 1951 kaj 1984. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1961-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gyógyszertan (1965), la 8-a eldono en 1993 - universitata lernolibro
  • The Theory of Active Reflexes. An Analysis of Some Fundamental Mechanisms of Higher Nervous Activity (1969)
  • Some Puzzling Pharmacological Effects of Monoamone Oxidase Inhibitors (1972)
  • Memories of my 45 years in research (1994)
  • The Brain and Its Self. A Neurochemical Concept of the Innate and Acquired Drives (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]