József Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Lukács
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1922 (1922-12-16)
en Budapeŝto
Morto 7-an de januaro 1987 (1987-01-07) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofolektoro
vdr

József Lukács [jOĵef lukAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lukács József estis hungara filozofo, redaktoro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1983).

József Lukács [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Lukács frekventis gimnazion en Budapeŝto, baldaŭe li estis trudlaboristo en 1944. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al rondo de junaj komunistoj, li redaktis gazeton por junaj komunistoj, poste li frekventis universitaton kaj filozofian partian lernejon. Li ricevis diversajn postenojn, precipe en redaktejoj. En 1959 li ekinstruis en ELTE, ekde 1973 li estis katedrestro. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1960-1982.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Igent mondani az emberre (Diri jeson al la homo), (1973) - studoj
  • A mítosz ideje (Tempo de la mitoj), (1985)
  • Élő múlt (Vivanta paseo), (1988) - prelegoj, studoj, eseoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]