József Málik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÁLIK József (pro. ma:lik) estis hungara instruisto, ĵurnalisto, redaktoro naskiĝinta en Zilah la 6-an de aŭgusto 1849 kaj mortinta en Sepsiszentgyörgy la 11-an de marto 1901.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Málik studis en la reformita teologio de Budapeŝto kie en 1872 – 1873 li fondis kaj redaktis la ĉiumonatan revuon Ifjúsági Lapok. De 1873 li instruis en la reformita kolegio Székely Mikó de Sepsiszentgyörgy, poste samloke li estis direktoro de la fraŭlinlernejo. En 1875 li fondis la revuon pedagogian Székely Tanügy. De 1877 li redaktis la semajnan politikan gazeton Nemere. De 1882 li ĉefredaktis ĝis sia morto la gazeton Székely Nemzet. En 1882 li fondis la Presejon Jókai.

Fonto[redakti | redakti fonton]