József Mátéffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

MÁTÉFFY József (naskiĝis 1901 - mortis la 4-an de novembro 1986) estis honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio.

Esperanton li ekstudis jam en 1919, kaj baldaŭ fariĝis aktivulo kaj gvidanto en la hungara Esperanto-movado. Post la dua mondmilito li plenumis gravajn postenojn en la naciaj Esperanto-organizaĵoj, inkluzive de prezidanto de HEA en la jaroj 1965- 1977. En sia profesia vivo kiel juristo kaj juĝisto, li aŭtoris ses fakajn librojn kaj multajn artikolojn ankoraŭ legatajn, kaj tiun akran vidpovon li alportis al siaj gvidaj, redaktaj kaj pedagogiaj laboroj por la Internacia Lingvo.